La unua interŝanĝado de leteroj finiĝas!
La lasta tago de julio alvenis tre rapide kaj do tio signifas, ke la unua interŝanĝado de poŝtaĵoj inter la kor-respondantoj finiĝas! Ĉu vi jam ricevis vian leteron? Ĉu vi sendis la vian? Ĉu vi pretas por la dua interŝanĝo?
Mi ŝatus ekscii la opinion kaj sperton de partoprenantoj, tiel ke ni povos fari ĝustajn ŝanĝojn por plibonigi la funkciadon de la klubo por ĉiuj.
La unua interŝanĝado okazis dum unu monato kaj duono, kion vi opinias pri la daŭro? Ĉu unu monato pli bonus? Ĉu du? Aŭguste komenciĝos la dua, kion longe ĝi daŭru? Ni kundecidu.
Vi povas mesaĝi al mi publike aŭ private en @persi@esperanto.masto.host aŭ retpoŝte al kor-respondo(ĉe)mailo.com, dankon!