Mahxi Korako

NASK la Nordamerika somera kursaro estas la plej longa esperanta evento en...
NASK la Nordamerika somera kursaro estas la plej longa esperanta evento en Usono. Okazas dum unu semajno. Estas tri niveloj de kursoj por komencantoj, progresantoj kaj altnivelaj parolantoj. Kaj kompreneble multe da esperantumado okazas.

Ĉi jare NASK okazis en Klevlando Ohio. Mia flugo de Arizono alvenis iom post 19:30hr (7:30pm) do mi maltrafis la vespermanĝon servita por NASKanoj. Bonŝance tre proksime al la dormĉambroj estis kelkaj restoracioj alpromeneblaj.

Mia amikino Barbara prenis min de la flughaveno, kiu estas iom 17 minutoj for per aŭto de la Klevlanda universitato. Post akiri la ŝlosilon al mia ĉambro de la akceptejo kaj meti mian valizon sur la lito mi kaj Barbara iris al eta restoracio, kiu situas rekte apud la loĝejo kaj akceptejo. Mi aĉetis pladon de rizo, batatan kaĉon kaj kokaĵon. Barbara jam manĝis do trinkis nur limonadon.

Post manĝi kaj iom babili ni iris al niaj ĉambroj.

Mi rigardis la ĉambron. Ĝi ŝajnis sufiĉe luksa laŭ mi por studenta loĝejo. Estis komuna salono kaj eta kuirejo kaj du apartaj dormĉambroj,  kiuj havis proprajn banĉambrojn.

Estis la unua tago post longa veturado por ĉiuj kaj ĉambro por la gufujo (aŭ aglujo oni ofte nomas ĝin en Usono)  ankoraŭ ne estis desegnita do iom frue mi komencis pretiĝi por endormiĝo. Mi tre malofte enlitiĝas tiom frue. Mi ne povis dormi. Mi estis sola en la ĉambro. Mi deziris paroli kun iu alie en Esperanto sed ŝajnis ke ĉiu alie enlitiĝis pro laceco post longa tago.

Dum kelkaj momentoj mi sentis min sola kaj kvazaŭ forlasita. Mi estis sola en la ĉambro kaj krom la trafiko estis tute silenta kaj ŝajnis kvazaŭ mi estus la nura persono en la tuta konstruaĵo kvankam mi sciis ke estis multaj homoj dormemaj kaj dormantaj. Neniam antaŭe mi spertis tian deziron al la ĉeesto de aliaj homoj. Dum la plejparto de mia vivo mi preferis izoliĝi por eviti malagrablajn interagojn, kiuj oftis por mi kun aliaj homoj. Sed estas tute malsame en Esperantujo. Mi volas babili kaj kunesti de sunleviĝo ĝis la nokto, nokto fin'. Mi deziras brakumojn, kaj facile esprimas amikamon kaj afekcion. Estas tia granda diferenco. Mi sentas min sekura esprimiĝi inter esperantistoj sed en anglalingva medio mi devas preskaŭ ĉiam esti zorgema pri kio kaj kiom mi esprimas.

La sekva mateno ĉe matenmanĝo jen estis Esperantistoj! Mi brakumis al kelkaj amikoj antaŭ preni la bongustan manĝaĵojn.
La trinkfontoj estis iom fore de la manĝaĵo ĉe la alia flanko de la manĝejo ĉirkaŭ angulo. Tion mi eltrovis post plenigi pladon. Reirante de la trinkfonto tenante tason plenan mi kaj kejti vidis unu la alian. Ni ambaŭ ekĝojis kaj ŝi komencis kuri al mi kun brakoj malfermitaj por brakumego. Mi ekrigardis la tason en mia mano kaj iom panikis ĉar mi ne volis verŝi ĝin sur ŝi do mi ekdemetis ĝin sur la manĝaĵa giĉeto kaj ekkuris al kejti kaj ni brakumegis kaj tenis unu la alian dum kore tenera momento. Mi sentis la tuton de ŝia amikamo en tiu brakumo.

La tuta tempo ĉe NASK estis kiel tenera brakumo por mia animo. Ĉiuj estis tiom afablaj kaj kuraĝigaj unu al la alia kaj ĉiu radiis feliĉon preskaŭ la tutan tempon.

Eĉ en la kursoj la partoprenantoj ne nur lernis Esperanton sed ankaŭ profunde konatiĝis unu al la alia.

Mi estis en la supera kurso gvidata de Stela. La temo estis pri Esperanta kulturo kaj speciala sed ankaŭ Facila metodo por disdoni informojn en Esperanto . Ni lernis kiel fari gazetetojn aŭ zinojn. Tre malgrandaj manfaritaj gazetoj aŭ libretoj, kiuj povas esti pri ia ajn temo ekzistanta en la universo.

Tage post la lecionoj kaj tagmanĝoj, kiuj estis elstare bongustaj, estis ekskursoj al diversaj tre amuzaj lokoj. Ni iris al  muzeoj, mirinde granda biblioteko, ni okupis vesperon sur krozŝipo kaj multe pli. Estis vere bonega sperto. Kaj la tuta tempo mi pli bone konatiĝis al amikoj novaj kaj malnovaj.

Senplora funebro
Senplora funebro

Mi alvenis al Arizono denove, ĉi foje de mia propra volo anstataŭ infano, kiu devis iri kun siaj gepatroj. Kaj nur kelkaj tagoj post alveni mi devige iris al la funebra ceremonio por mia forpasinta duonpatro. Mi translokiĝis de Arizono al Miĉigano antaŭ preskaŭ kvar jaroj kaj intertempe la gepatroj translokiĝis al alia urbo do estas tute nova loko al mi kaj la gepatroj loĝis tie ĉi dum nur unu jaro.

Li mortis la lastan sabaton de majo de koratako je nur 56 jaraĝa kaj estis kremaciita nur kelkajn tagojn poste.

Dum la funebra servo preskaŭ la tuto de la preĝejanoj de la preĝejo de miaj gepatroj ĉeestis kaj multaj konatoj de pasintaj jaroj. Dum la funebra servo mi iom koleriĝis pro la mensogoj diritaj en la funebra parolado.

Estas kutime en multaj kulturoj ne diri malĝentilajn aferojn pri mortinto sed la vortumado de la nekrologo ŝajnigis ke li estis bona homo, amema patro kaj edzo, iu de bona fido sed li tute ne estis ajnaj el tiuj aferoj kaj mi ne kredas ke li eĉ provis esti bona persono. Li zorgis nur pri sia propra egoo kaj ŝajnigi ke ĉio en la familia vivo estas en ordo laŭ lia percepto.

Miaj fratinoj, patrino kaj mi vivis tre izolitajn vivojn pro li preskaŭ sen amikoj kaj eĉ la kelkaj amikoj, kiujn ni havis ni malofte vidis aŭ kunparolis. Nia menssano kaj kapablo sociumi tre suferis pro tiu izoleco. Ĉiu foje ke ni komencis alproksimiĝi al novaj amikoj li trovis ion malbonan pri ili kaj kialojn resti forŝlositaj en la domo.

Konstante li kritikis ĉion, kio malplaĉis al li. Ajna afero, kiu interesigis nin, ĉu muziko ĉu televidaĵo iam ricevis severan kritikon kaj estis iel malbona afero de  la diablo.

Kaj mi povus plendi dum multaj pliaj paragrafoj sed ĉu utilas tiom plendadi pri mortulo?

Mi jam faris multe por sanigi de tio kaj restas multe pli por fari. La plejparto de mia helpo venis de esperantujo. Ofte estas simple ke mi povas facile sociumi kun esperantistoj kaj tiun homan kontakton sanigas.

Senplora funebro
Senplora funebro

Mi alvenis al Arizono denove, ĉi foje de mia propra volo anstataŭ infano, kiu devis iri kun siaj gepatroj. Kaj nur kelkaj tagoj post alveni mi devige iris al la funebra ceremonio por mia forpasinta duonpatro. Mi translokiĝis de Arizono al Miĉigano antaŭ preskaŭ kvar jaroj kaj intertempe la gepatroj translokiĝis al alia urbo do estas tute nova loko al mi kaj la gepatroj loĝis tie ĉi dum nur unu jaro.

Li mortis la lastan sabaton de majo de koratako je nur 56 jaraĝa kaj estis kremaciita nur kelkajn tagojn poste.

Dum la funebra servo preskaŭ la tuto de la preĝejanoj de la preĝejo de miaj gepatroj ĉeestis kaj multaj konatoj de pasintaj jaroj. Dum la funebra servo mi iom koleriĝis pro la mensogoj diritaj en la funebra parolado.

Estas kutime en multaj kulturoj ne diri malĝentilajn aferojn pri mortinto sed la vortumado de la nekrologo ŝajnigis ke li estis bona homo, amema patro kaj edzo, iu de bona fido sed li tute ne estis ajnaj el tiuj aferoj kaj mi ne kredas ke li eĉ provis esti bona persono. Li zorgis nur pri sia propra egoo kaj ŝajnigi ke ĉio en la familia vivo estas en ordo laŭ lia percepto.

Miaj fratinoj, patrino kaj mi vivis tre izolitajn vivojn pro li preskaŭ sen amikoj kaj eĉ la kelkaj amikoj, kiujn ni havis ni malofte vidis aŭ kunparolis. Nia menssano kaj kapablo sociumi tre suferis pro tiu izoleco. Ĉiu foje ke ni komencis alproksimiĝi al novaj amikoj li trovis ion malbonan pri ili kaj kialojn resti forŝlositaj en la domo.

Konstante li kritikis ĉion, kio malplaĉis al li. Ajna afero, kiu interesigis nin, ĉu muziko ĉu televidaĵo iam ricevis severan kritikon kaj estis iel malbona afero de  la diablo.

Kaj mi povus plendi dum multaj pliaj paragrafoj sed ĉu utilas tiom plendadi pri mortulo?

Mi verkis kanton sed ne scipovas muziki
Mi verkis kanton sed ne scipovas muziki
Planinte etan feston
Mi Iras al mian leterkeston
Por sendi sep invitilojn
Al miaj bonaj amikoj

Al Johano mi skribis
Alportu bonan vinon
Ni festos la tutan semajnfinon

Al Kejti mi skribis
Portu belan robon
Ni dancos preter noktomezon

Al Niko mi skribis
Ne venu sen kuko
Kaj oni taksos vin sanktulo

Al Fatima mi skribis
Alportu iom da ĉokolado
Kaj ni ĝuos iom da klaĉado

Al Petro mi skribis
Kunportu vian basgitaron
Por dancigi la amikaron

Al Maria mi skribis
Venu kun salato
Post multe da dancado venas ja iom da malsato

Al Emilja mi skribis
vi estas mia plej kara gasto
Festo sen vi sentas kiel fasto

Planinte etan feston
Mi iras al main leterkeston