Senplora funebro

Mi alvenis al Arizono denove, ĉi foje de mia propra volo anstataŭ infano, kiu devis iri kun siaj gepatroj. Kaj nur kelkaj tagoj post alveni mi devige iris al la funebra ceremonio por mia forpasinta duonpatro. Mi translokiĝis de Arizono al Miĉigano antaŭ preskaŭ kvar jaroj kaj intertempe la gepatroj translokiĝis al alia urbo do estas tute nova loko al mi kaj la gepatroj loĝis tie ĉi dum nur unu jaro.

Li mortis la lastan sabaton de majo de koratako je nur 56 jaraĝa kaj estis kremaciita nur kelkajn tagojn poste.

Dum la funebra servo preskaŭ la tuto de la preĝejanoj de la preĝejo de miaj gepatroj ĉeestis kaj multaj konatoj de pasintaj jaroj. Dum la funebra servo mi iom koleriĝis pro la mensogoj diritaj en la funebra parolado.

Estas kutime en multaj kulturoj ne diri malĝentilajn aferojn pri mortinto sed la vortumado de la nekrologo ŝajnigis ke li estis bona homo, amema patro kaj edzo, iu de bona fido sed li tute ne estis ajnaj el tiuj aferoj kaj mi ne kredas ke li eĉ provis esti bona persono. Li zorgis nur pri sia propra egoo kaj ŝajnigi ke ĉio en la familia vivo estas en ordo laŭ lia percepto.

Miaj fratinoj, patrino kaj mi vivis tre izolitajn vivojn pro li preskaŭ sen amikoj kaj eĉ la kelkaj amikoj, kiujn ni havis ni malofte vidis aŭ kunparolis. Nia menssano kaj kapablo sociumi tre suferis pro tiu izoleco. Ĉiu foje ke ni komencis alproksimiĝi al novaj amikoj li trovis ion malbonan pri ili kaj kialojn resti forŝlositaj en la domo.

Konstante li kritikis ĉion, kio malplaĉis al li. Ajna afero, kiu interesigis nin, ĉu muziko ĉu televidaĵo iam ricevis severan kritikon kaj estis iel malbona afero de la diablo.

Kaj mi povus plendi dum multaj pliaj paragrafoj sed ĉu utilas tiom plendadi pri mortulo?