Kor-respondo

Inspirite de la hispanlingva agado de Corresponderías, en Esperantujo naskiĝas Kor-respondo.

Se vi estas sufiĉe aĝa, eble via esperantumado komenciĝis papere, ĉu ne? Ekzistis antaŭ pluraj jaroj — eble eĉ multaj — Esperanto Koresponda Servo (1996-2014), kie retumantoj povis trovi aliajn esperantistojn, kiuj emas korespondadi. Danke al ĝi multaj el ni interŝanĝis ne nur paperleterojn, sed ankaŭ bildkartojn, fotojn, donacetojn... Kor-respondo celas revivigi iom da tiu tempo: la esperplena atendado post sendo de bildkarto al nekonato, la scivola kontrolado de la leterkesto, la ĝojo ekvidi leterportiston proksimiĝanta ĉe onin, la serĉado de plej taŭga leterpapero aŭ de plej bela poŝtmarko. Interreto donis al oni la eblon tuj komunikiĝi kun esperantistoj en preskaŭ ĉiu flanko de la mondo, sed formetis tamen tiun malrapidan, trankvilan, eĉ laboretigan manieron komunikiĝi. Ĝi demetis de oniaj manoj paperon, inkon kaj fontoplumon, sed ĉiam restas ribeluloj, ĉu ne? Ni emas korespondi poŝte denove kaj tiel kor-respondi. Ĉu ankaŭ vi?

Kiel la projekto funkcias?

Estas tri manieroj partopreni en la kor-respondado:

1– Interŝanĝo de poŝtaĵoj: manskribitaj leteroj, bildkartoj, ktp. 2– Sendo de poŝtaĵo: vi volas pretigi ion kaj sendi ĝin al nekonato, sed ne emas ricevi respondon. 3– Ricevo de poŝtaĵo: vi ja emas ricevi leteron, sed ne volas aŭ povas ĉi-momente respondi.

Simple elektu unu el la manieroj partopreni kaj sendu retmesaĝon — jes, ironie — al kor-respondo(ĉe)mailo.com, kaj ne forgesu ŝanĝi tiun (ĉe) per @. La intenco estas, ke via poŝtadreso ne aperu publike en interreto, nur mi kaj la elektito, kiu sendos al vi leteron, sciu ĝin. La parigo de korespondontoj estos hazarda kaj ĝi ŝanĝiĝos ĉiumonate. Oni povas ja krei longedaŭran korespondadon kun specifaj partoprenantoj, sed la celo de ĉi tiu projekto estas ebligi senĉesan korespondadon, unufoje ĉiumonate, tiel ke ĉiu partoprenanto ricevu almenaŭ unu leteron monate.

Se vi deziras ricevi poŝtaĵon do, bonvolu sciigu al mi per privata retpoŝto vian poŝtadreson kaj ankaŭ viajn preferojn: ĉu vi volas korespondon nur kun specifaj mondopartoj?, ĉu vi preferas partopreni nur ĉiun duan aŭ trian monaton?, ktp.

La projekto ĵus stariĝis kaj do ĝi devos pliboniĝi kaj adaptiĝi laŭ bezonoj kaj emoj de la partoprenontoj.


@persi@esperanto.masto.host