Ĉu Ses perfidis nin dum sia lasta sceno en Koŝmaretoj 2 (Little Nightmares II)?
Originale publikigita la 11-an de junio 2021 en Patreono.
Mi komprenis, ke io iras malbone ĝuste post la lasta bato al ŝia muzikskatolo. Jes, ŝi fakte provis mortigi nin antaŭ tio, sed ŝia menso misfunkciis tiam. Ŝi estis forkaptita de Longulo kaj ŝi ŝajne suferis la saman transformiĝon kiel la aliaj monstrecaj estuloj. Ni trovas ŝin sola, ene de ĉambro, same kiel la unuan fojon, kiam ni renkontis ŝin. Kaj ankoraŭ same, ŝi tenas muzikskatolon. Ŝajnas, ke tiu estas la ununura konsolo, kiun ŝi trovas en tiu koŝmara mondo.
Do jen — torturita, monstrigita, sola ankoraŭfoje — ŝi rifuĝas en ludilo, kiu sufokas timigajn, minacajn sonojn ĉirkaŭe. Ŝi konas ĝin, ĝi helpis ŝin antaŭe.
Kaj nun ni venas al ŝi. Kaj ŝajne ŝi ankoraŭ memoras nin, ĉar, kiam nia rolulo proksimiĝas, ŝi faras nenion por forigi lin, por malhelpi aŭ vundi lin. Ŝi permesas. Kaj, kiam ni alvokas ŝin, ŝi venas. Ŝi memoras, ke ni helpis ŝin antaŭe, ke ni riskis nian propran vivon por savi ŝin. Ŝi memoras amikecon. Ŝi venas al ni. Kaj ŝi lokas sian muzikskatolon antaŭ ni, neprotektite, kvazaŭ ŝi volus partoprenigi nin en tiu konsolo.
Sed tiam — tiam, miaj karaj! — ni prenas hakilon — jen nia batalo! — kaj frakasas ŝian infanan ludilon. Ni intencas bone, certe, ni volas veki ŝin de tiu malsaniga tranco. Ni volas revenigi ŝin... en la koŝmaron. Kaj jen tio, kion ŝi vidas kaj travivas. Ni perfortis kontraŭ ŝi, ŝi oferis konsolon al ni kaj ni senkompate rompis ĝin. Ni revenigis ŝin en inferon. Kaj ŝi... sentiĝas perfidita. Ŝia amiko dolorigis ŝin. Ŝia amiko forprenis ŝian ununuran konsolon de ŝi.
Tial ŝi jam ne plu permesas al ni alproksimiĝi. Tial ŝi nun defendas sin tuj, kiam ŝi ekvidas nin. Tial ŝi nun violente protektas sian muzikskatolon. Ŝi preferas resti ĉe la trankviliga muziko de ludilo. Tio, kion ni proponas al ŝi, estas koŝmaro, doloro, perfido kaj perforto.

Do jen, mi ektimis, ke io misas, kiam ŝi revenis en sian antaŭan formon de knabineto. Se vi spektus la registraĵon de mia ludado, tuj post mia sukceskrio ekvidinte ŝin denove en ŝia origina formo, vi povus aŭdi min diri en tre malĝoja tono: “Hej, kara... Ne”. Ĉar tiu estas la momento, kiam mi ekkomprenis — ŝi jam ne plu fidas nin, ŝi ankoraŭ sentiĝas perfidita, ŝi ne forgesos... Mi sentis riproĉon en la maniero, kiel ŝi turnas sian kapon por rigardi nin. Mi sentis agresemon en la maniero, kiel ŝi staras kaj daŭre rifuzas mildiĝi.
Kaj tiam, kiam nova monstra atako venas subite, ŝi ekkuras. Sed ĉi-foje ŝi ne atentas nin kiel dum pasintaj okazoj, ŝi ne rigardas malantaŭen por kontroli ĉu ni sekvas. Ŝi forkuras por sia vivo. Nur ĉe la vojfino ŝi haltas kaj turniĝas. Ŝi etendas helpan manon al ni. Sed... kiucele? Ni vidas, ke ŝi eĉ ne provas suprenigi nin kiam ni pendas super la abismo. Ĉu ŝi iam vere intencis savi nin? Ŝi lasas pasi momenton, eble ŝi pripensas kion fari. Kaj tiam ŝi delasas nian manon kaj permesas al ni forfali en la inferajn internaĵojn. Kial? Ĉu ŝi volis venĝon? Ĉu ŝi tiom multe malfidas nin nun? Aŭ... ĉu ŝi rigardis nin sur la vizaĝo kaj por la unua fojo ŝi ekvidis ĝin senkaŝe — nun, ke ni jam ne plu uzas ajnan kovrilon — kaj ekkomprenis kiu ni vere estis la tutan tempon? Ĉu ŝi rigardis la vizaĝon de ŝia amiko kaj ekvidis tiun de la monstro, kiu forkaptis kaj torturis ŝin?