Se vi ne donos al mi amon, do mi indulgos en kolero
Mi ankoraŭ ne spektis — kaj eble neniam spektos — la novan filman version de Frankenŝtajno, reĝisoritan de Guillermo del Toro kaj bazitan sur la originala romano de Mary Shelley. Sed mi spektis reklamfilmeton, ĝi estas plenplena de ĉiu trajto kiun oni atendas en filmo de Del Toro: mallumo, milde makabraj scenoj, mallumo, romantika gotikeco, malluma mallumo, kaj kompreneble — la monstro (al kiu junulino enamiĝas). Sed nenio tia ŝokis aŭ timigis min, la filmo ŝajnas sufiĉe belaspekta kaj post multaj variaj versioj de la mito, spektantoj finfine ekhavas parolkapablan monstron.
Ĉu vi jam legis la originalan romanon de Shelley? Mi legis ĝin antaŭ pli ol unu jaro, do eble miaj memoroj pri ĝi ne estas la plej certaj. Sed, nu, homoj kutimas debati pri kiu vere estas la monstro en la rakonto. Tiuj, kiuj nur legis la romanon, emas respondi, ke Viktor Frankenŝtajno, la kreinto, estas la vera monstro. Tiuj, kiuj nur spektis filmon, emas respondi, ke la kreito estas. Ĉi tiu nova filmo ŝajnas elekti la unuan, ĉar jam en la reklamilo oni povas trovi la jenan frazon: “Nur monstroj ludas esti dioj”, kio certe celas la herezon de Viktor kreanta la revivulon. Sed ankaŭ ekzistas alia grupo de homoj, kiuj emas respondi: ambaŭ estas monstroj. Mi troviĝas en tiu grupeto.
Kaj jen kio ŝokis min spektante la reklamfilmeton — la kreito diras frazon tre similan, se ne ekzaktan, al sia parolado en la romano: “If you are not to award me love, then I will indulge in rage” (Se vi ne donos al mi amon, do mi indulgos en kolero). Ĝi estas terura sinteno en la romano, kvankam en la filmo ŝajnas esti montrata kiel romantika reago de suferanta kompatindulo.
Eble ne hazarde la sama aktoro, kiu rolas kiel la kreito de Frankenŝtajno en la filmo de Del Toro, rolas ankaŭ kiel Heathcliff en nova filmo inspirita de la romano Wuthering Heights, angla klasikaĵo verkita de Emily Brontë. Oni ŝatas montri la rolulon Heathcliff kiel romantikan heroon, suferantan kompatindulon, kies ununura peko estas enamiĝo al tiu, kiun li devis nur servi (Se vi ne donos al mi amon, do mi indulgos en kolero). Nu, legu la libron. Emily ne samopinius. Kaj mi aŭdacas diri, ke plej eble ankaŭ Mary Shelley kontraŭdirus la romantikecon de la nova filmo.
Se vi ne donos al mi amon, do mi indulgos en kolero... Tiu frazo estis treege glorata en la komentejo sub la reklamfilmeto en Jutubo. Kaj la terura flanko, tio kio ŝokis min, estas la reagoj al tia frazo: pravigoj, simpatioj, alproprigoj... Ĉu vi scias kiel mi nomis la kreiton dum mia legado? “Incelo”. Laŭ mia scio, ne ekzistas esperanta versio de tiu nomo, ĝi estas simpla esperantigo de la anglalingva vorto “incel” (parta kunfandiĝo de la vortoj “involuntary celibate”, tio estas, nevola senseksemulo). Jen viroj, kiuj plendas pri la neplenumado de sia rajto al seksumado; viroj, kiuj pri sia manko de seksumado kulpigas seksallogajn virinojn (kurioze tiuj virinoj ĉiam estas junaj belulinoj, ial ili prifajfas malbelulinojn, kurioze). Jen viroj, kiuj ĝisoste malamas tiujn virinojn, kiuj rifuzas seksumi kun ili, kaj per tiu rifuzado pravigas sian malamon kaj agresemon. Ĉu vi vidas kien mi celas? Jes ja: se vi ne donos al mi amon, do mi indulgos en kolero. Ĝi estas preskaŭ incela devizo, sed la filmo montras ĝin kiel ekkrion de romantika heroo.
Mi ne volas malkaŝi la tutan intrigon de la rakonto, do mi ne klarigos detalojn, mi nur diru la jenon: eĉ se la monstro kreiĝis senkulpa (saluton, Heathcliff!) kaj ricevis nur forpuŝojn kaj kruelan traktadon kiam li mallerte penis akiri puran amon, tio ne pravigas ĉian teruraĵon, kiun li poste faris. Viktor estas egoista monstro, jes ja (kaj sentaŭgulo, damna Viktor), sed ankaŭ la kreito estas. Li fariĝis monstro ne nur pro manko de amo kaj frustriĝo, sed ankaŭ ĉar li kredis havi rajton esti amata kaj do opiniis sian koleron kaj murdemon pravigataj. “Ĉu mi ne malamu tiujn kiuj abomenas min? [...] Mi mizeras, kaj ili same mizeru” (paĝo 76).
La vero estas, ke la rajto esti amata ne ekzistas, ĉar oni ne povas devigi iun ajn ami. La frazon “se vi ne donos al mi amon, do mi indulgos en kolero” povas diri nur frenezulo, desperulo kiu perdis perspektivon de la mondo kaj forgesis, ke ankaŭ la aliaj estas homoj kun siaj propraj vivoj, preferoj kaj timoj. Se vi ne donos al mi amon, mi suferos. Se vi ne donos al mi amon, mi sentiĝos senvalora, nehoma. Se vi ne donos al mi amon, mi ĉesos doni mian amon al vi. Sed mi ne serĉos konsolon en puto de kolero, mi ne serĉos konsolon en via detruado.
Pravigi tian sintenon estas danĝere. Pluraj homoj gloris tiun frazon en la komentejo, kelkaj parolis pri sia intenco tatui ĝin sur sia korpo. Oni prenis monstron kaj kreis romantikan heroon per li (hej, Heathcliff). Sed esti mistraktita ne pravigas fariĝi mistraktanto.
Nur monstroj ludas esti dioj. Kaj nur monstroj perfortas senkulpulojn kaj kredas sin pravaj.
Verkite la 25-an de novembro 2025
#opinio #libroj #filmoj
@persi@esperanto.masto.host