from Mahxi Korako
NASK la Nordamerika somera kursaro estas la plej longa esperanta evento en Usono. Okazas dum unu semajno. Estas tri niveloj de kursoj por komencantoj, progresantoj kaj altnivelaj parolantoj. Kaj kompreneble multe da esperantumado okazas.
Ĉi jare NASK okazis en Klevlando Ohio. Mia flugo de Arizono alvenis iom post 19:30hr (7:30pm) do mi maltrafis la vespermanĝon servita por NASKanoj. Bonŝance tre proksime al la dormĉambroj estis kelkaj restoracioj alpromeneblaj.
Mia amikino Barbara prenis min de la flughaveno, kiu estas iom 17 minutoj for per aŭto de la Klevlanda universitato. Post akiri la ŝlosilon al mia ĉambro de la akceptejo kaj meti mian valizon sur la lito mi kaj Barbara iris al eta restoracio, kiu situas rekte apud la loĝejo kaj akceptejo. Mi aĉetis pladon de rizo, batatan kaĉon kaj kokaĵon. Barbara jam manĝis do trinkis nur limonadon.
Post manĝi kaj iom babili ni iris al niaj ĉambroj.
Mi rigardis la ĉambron. Ĝi ŝajnis sufiĉe luksa laŭ mi por studenta loĝejo. Estis komuna salono kaj eta kuirejo kaj du apartaj dormĉambroj, kiuj havis proprajn banĉambrojn.
Estis la unua tago post longa veturado por ĉiuj kaj ĉambro por la gufujo (aŭ aglujo oni ofte nomas ĝin en Usono) ankoraŭ ne estis desegnita do iom frue mi komencis pretiĝi por endormiĝo. Mi tre malofte enlitiĝas tiom frue. Mi ne povis dormi. Mi estis sola en la ĉambro. Mi deziris paroli kun iu alie en Esperanto sed ŝajnis ke ĉiu alie enlitiĝis pro laceco post longa tago.
Dum kelkaj momentoj mi sentis min sola kaj kvazaŭ forlasita. Mi estis sola en la ĉambro kaj krom la trafiko estis tute silenta kaj ŝajnis kvazaŭ mi estus la nura persono en la tuta konstruaĵo kvankam mi sciis ke estis multaj homoj dormemaj kaj dormantaj. Neniam antaŭe mi spertis tian deziron al la ĉeesto de aliaj homoj. Dum la plejparto de mia vivo mi preferis izoliĝi por eviti malagrablajn interagojn, kiuj oftis por mi kun aliaj homoj. Sed estas tute malsame en Esperantujo. Mi volas babili kaj kunesti de sunleviĝo ĝis la nokto, nokto fin'. Mi deziras brakumojn, kaj facile esprimas amikamon kaj afekcion. Estas tia granda diferenco. Mi sentas min sekura esprimiĝi inter esperantistoj sed en anglalingva medio mi devas preskaŭ ĉiam esti zorgema pri kio kaj kiom mi esprimas.
La sekva mateno ĉe matenmanĝo jen estis Esperantistoj! Mi brakumis al kelkaj amikoj antaŭ preni la bongustan manĝaĵojn. La trinkfontoj estis iom fore de la manĝaĵo ĉe la alia flanko de la manĝejo ĉirkaŭ angulo. Tion mi eltrovis post plenigi pladon. Reirante de la trinkfonto tenante tason plenan mi kaj kejti vidis unu la alian. Ni ambaŭ ekĝojis kaj ŝi komencis kuri al mi kun brakoj malfermitaj por brakumego. Mi ekrigardis la tason en mia mano kaj iom panikis ĉar mi ne volis verŝi ĝin sur ŝi do mi ekdemetis ĝin sur la manĝaĵa giĉeto kaj ekkuris al kejti kaj ni brakumegis kaj tenis unu la alian dum kore tenera momento. Mi sentis la tuton de ŝia amikamo en tiu brakumo.
La tuta tempo ĉe NASK estis kiel tenera brakumo por mia animo. Ĉiuj estis tiom afablaj kaj kuraĝigaj unu al la alia kaj ĉiu radiis feliĉon preskaŭ la tutan tempon.
Eĉ en la kursoj la partoprenantoj ne nur lernis Esperanton sed ankaŭ profunde konatiĝis unu al la alia.
Mi estis en la supera kurso gvidata de Stela. La temo estis pri Esperanta kulturo kaj speciala sed ankaŭ Facila metodo por disdoni informojn en Esperanto . Ni lernis kiel fari gazetetojn aŭ zinojn. Tre malgrandaj manfaritaj gazetoj aŭ libretoj, kiuj povas esti pri ia ajn temo ekzistanta en la universo.
Tage post la lecionoj kaj tagmanĝoj, kiuj estis elstare bongustaj, estis ekskursoj al diversaj tre amuzaj lokoj. Ni iris al muzeoj, mirinde granda biblioteko, ni okupis vesperon sur krozŝipo kaj multe pli. Estis vere bonega sperto. Kaj la tuta tempo mi pli bone konatiĝis al amikoj novaj kaj malnovaj.
